Kazohinio en la franca lingvo

HeKo 740 1-B, 30 jul 20

Komisiite de la Librofako de LF-koop, c-ino Marie-France Conde Rey provlegis la francigon de “Vojaĝo al Kazohinio” de Sándor Szathmári, kiun elesperantigis s-ro Ulrich Moser, apoganto de KCE. Hodiaŭ en la Esperanto-Domo en Svislando okazis la definitiva renkonto pri la revizio: laŭ c-ino Conde Rey la traduko estas elstara, tute digna por la eminenta romano.

Nia plej valora socia romano post la dua mondmilito estas la verko de eksterordinara viziulo: sufiĉas mencii la intuicion de Szathm?ri, laŭ kiu elegantuloj laŭmode surhavos pantalonojn ŝiritajn plurloke…

La dosiero transiras nun al Esperanta PEN-Centro, kiu okupiĝos pri kontaktoj en la PEN-medioj (hungara kaj franca) cele al la trovo de eldonisto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.