KCE honoros la memoron pri Hector Hodler

HeKo 729 4-B, 5 mar 20

Kultura Centro Esperantista, ankaŭ komisie de la Esperanta Civito (vickonsulo pri kulturaj aferoj), honoros la memoron pri Hector Hodler (1887[1902]-1920), la esperanta frato de Edmond Privat, unu el la inspirintoj de la kulturcentro en Ĉaŭdefono.

Okaze de la Tago de Ĉiuj Pioniroj (14 aprilo 2020) simpla ceremonio disvolviĝos en la Esperanta Panteono. Samurbe, dum la 5a Lingva Kolokvo de KCE, s-ro Claude Gacond prelegos pri la granda Ĝenevano, specife pri lia, apenaŭ konata sed eksterordinare interesa, kontribuo al pacifismo, per artikoloj en svisaj gazetoj dum la unua mondmilito.

Kaj “Heroldo de Esperanto” kaj “Literatura Foiro” publikigos eseojn pri Hector Hodler, kies brilaj iniciatoj preskaŭ komplete perdiĝis: ekde la plej grava, la Universala Asocio, kiu vrakiĝis en 1936, ĝis la minoraj, kiel la biblioteko kiun li donacis al UEA kaj nun kuŝas kun lia nomo en Roterdamo — de genezo al genizo… Sed la politikaj ideoj de Hodler gardas aktualecon, kaj meritas la studon fare de ĉiu raŭmisto.

Kurioze, la plej grandan sukceson Hodler trafis proponante sufikson (tute ne kongruan al la Fundamento): -I- anstataŭ -UJ-. Efektive li transprenis ĝin el Ido, kvankam li ne uzis ĝin idisme: pseŭdoidisman uzon enkondukos nur la PIV-revizio de Michel Duc Goninaz en 2002…

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.