KEF resurektos en Svislando, somere 2022?

HeKo 744 6-B, 30 sep 20

Kultura Esperanto-Festivalo, iniciatita de svedaj junuloj en 1986, unuafoje okazis en Upsalo sub la kunordigo de Leif Nordenstorm (tiama ĉefredaktoro de “Kontakto”). Ĝi disvolviĝis kvar fojojn en Svedio, tri fojojn en Danlando, du fojojn en Finnlando. Ĉu ĝi resurektos en Svislando dum somero 2022?

“Ni strebas al junulara aranĝo kun kultura enhavo en Ĉaudefono post du jaroj” klarigas sen. Manuela Blanco, nome de la junulara komisiono de KCE, “sed por Internacia Junulara Kongreso ne estus ŝanco: Carlos Pesquera, vicprezidanto de TEJO kun delego pri kongresoj, konsciigis nin ke TEJO donas la prioritaton al Azio. Tial ni orientiĝas kun Studenta Esperanta Ligo al la organizo de la 10a KEF”.

STELO unue pensis pri Italio, eventuale propononte kunlaboron kadre de la paska festivalo de la landa TEJO-sekcio, kiu ŝajnas lami; tamen la orientiĝo pri IJK 2022 ŝanĝis la perspektivon.

La junaj aktivuloj kun la esperanta civitaneco invitis al konsultiĝo la vicprezidanton de TEJO, celante kompreni ĉu entute ekzistas la ŝanco ke iam (en 2023, 2024 aŭ plu) povos okazi la unua svisa IJK en la historio de la junulara esperanto-movado, kiu movis siajn unuajn paŝojn ĝuste en Svislando, danke al Hector Hodler kaj Edmond Privat per la gazeto “Juna Esperantisto” (1903).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.