Esperanto-Domo kaŭzas kostojn pro la sola fakto ke ĝi ekzistas, sendepende de la flegado kaj riparoj; multo dependas de la lando, kies normoj povas esti pli aŭ malpli severaj, ankaŭ kongrue kun la uzocelo — en nederlanda grandurbo pli ol en romanda periferia urbo, kaj se hotelo kun restoracio (kiel Greziljono) en Francio pli ol Hispanio; al kio aldoniĝas problemoj pro la propraj karakterizoj.
Certe Esperanto-Domo iĝas malprofita, se ĝi ne rentumas pro luado fare de eksteruloj. Tio estas la kazo de Nieuwe Binnenweg 176: sen enspezo pro luoj, ĝi kostas inter 1.500 kaj 3.000 eŭrojn monate. La koston kaŭzas impostoj (OZB aŭ proprieta, rubimposto), devigaj asekuroj, hejtado (parametrita al la energia klaso), fiksaj konsumkostoj (eĉ sen konsumo de elektro aŭ akvo), ordinara domflegado, purigado. La Domo en Roterdamo kostas pli ol normale: la polisoj pro historia komerca nemoveblaĵo (kiu aĝas kiom nia lingvo: 1887) estas pli altaj, kaj ĝia energia klaso G (la plej malbona) disperdas rapide varmon, ŝveligante la kostojn pro hejtado.
Por Helvetia Esperanto-Domo ekzistas rentumo pro luigoj (konstantaj kaj portempaj), ŝparoj pro malpli monsuĉaj impostoj kaj asekuroj, pli bona energia klaso, konsorcia flegado fare de Civila Esperanta Servo, kontribuo de luantoj mem por hejtado kaj purigado. Simila situacio por la Domo en Malago, dum por tiu en Lesjoforso la afero ekvilibriĝos post 2027 (sed la nemoveblaĵo kostis nur du eŭrojn, kaj ne ekzistas hipoteka prunto).
En Roterdamo aldoniĝas nevidebla kosto: se la nemoveblaĵo daŭre ne vendiĝas, UEA rezignas je potenciala rendimento (almenaŭ 3%-4% jare), kiu laŭ la lasta vendoprezo egalas al 3.000 ĝis 3.800 eŭroj monate pro manko de interezoj, aldonendaj al la supre menciitaj kostoj. Evidente en Ĉaŭdefono ne ekzistas tiu nevidebla kosto, ĉar KCE ne intencas vendi sian domon. Fine sed ne fone: se UEA ne vendas la domon tuj (ĝi vane strebas de preskaŭ kvin jaroj), baldaŭ aldoniĝos eksterordinaraj kostoj pro restrukturado, egalaj al ducent mil eŭroj; sed kiu aĉetus pro miliono da eŭroj domon kiu bezonas tioman restrukturadon kaj sidas sur la restaĵo de uzita kaldrono?