Kontentiga kresko de la Civitanaro dum tri jaroj

HeKo 722 5-C, 30 nov 19

Sub la kontrolo de la Konsulo, kaj kun rezervo de konsento fare de la opozicio en la Senato, hodiaŭ kompletiĝis la kvara oficiala censado de la Esperanta Civito. Ĝi estis antaŭvidita por 2021, sed la plifruigo de la elektoj kaŭzis ankaŭ ĝian plifruigon.

Kompare kun la tria censado (30 novembro 2016), en tri jaroj la Civitanaro kreskis je 6,29% (averaĝe 2,10% jare), dum la antaŭa kvinjara kresko egalis al 8% (averaĝe 1,60% jare). La kresko estas des pli rimarkinda, ĉar samtempe okazis multaj forpasoj en Eŭropo, precipe en la balkana kaj mediteranea areoj.

Entute de 433 al 459, el kiuj 433 (estis 397) voĉrajtaj okaze de la elektoj por la Senato kaj la referendumoj, 15 decembro 2019.

Laŭ la balotejoj, la distribuo de la elektantoj estas la sekva:

  Nun Estis Ŝanĝo
altekvatora 50 45 +11%
subekvatora 78 65 +20%
konga 28 20 +40%
balkana 30 32 -6,25%
balta 32 33 -3%
iberia 29 25 +16%
mediteranea 41 40 +2,5%
mezeŭropa 70 65 +7,69%
okcidenteŭropa 40 38 +5,26%
pacifika 34 34 0%

La respektivaj responsuloj de la balotejoj ricevas la koncernajn listojn de voĉrajtaj gecivitanoj.

Statistikaj detaloj post la censado aperos en alia retpaĝo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.