Koutny kaj Silfer prelegos en Sopot

HeKo 870 3-B, 10 apr 25

D-ino Ilona Koutny kaj d-ro Giorgio Silfer, kiuj baldaŭ prelegos dum la 11a Lingva Kolokvo de KCE, retroviĝos en Sopot (apud Gdansko, Pollando) por prelegi dum la 11a “Esperanto sur la strando”, 4-7 septembro 2025, organizita de la asocio de esperanto-amikoj “Torento”, pri kiu responsas s-ino Paulina Jaworska.

D-ino Koutny pritraktos la temon “Interkultura Komunikado”, dum c-ano Silfer fermos la renkontiĝon per la temo “La Pakto por la Esperanta Civito: dudek kvin jaroj da atingoj”, alveninte rekte el Krakovo, post la partopreno en la verkistara mondkongreso de PEN Internacia, kie li reprezentas nian literaturon.

“Lastfoje mi estis en Gdansko pro Internacia Literatura Forumo de LF-koop en 1994, kunorganizita de s-inoj Jagoda Greger kaj Judit Felszeghy. Pli frue okazis vizito en 1984, tuj post la Simpozio pri la perspektivoj de la esperanto-komuniko, organizita de Pola Esperanto-Asocio, prezidata de d-ro Jerzy Leyk. Memorinda estas la posta navigado al Helsinko, kie mi gvidis studgrupon en la Balta Esperanto-Rendevuo de LF-koop, organizita de s-ino Irma Heikkilä” atestas c-ano Silfer. “Eble ĉi-foje mi navigos al Stokholmo”.

(NL)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.