Kultura Esperanto-Festivalo restas samdate

HeKo 852 8-B, 1 dec 24

Kultura Centro Esperantista kaj Studenta Esperanta Ligo bedaŭras, sed tute ne zorgas pro la subita decido prokrasti la semajnon de Universala Kongreso, kiu tiel koincidos grandparte kun Kultura Esperanto-Festivalo. 

“KCE havas sian agendon, kiun ne kondiĉas la kapricoj de establo ekster la Pakto. Aliflanke UK havas sian publikon, pli turisme ol kulture motivitan. Bondeziron kaj al UK kaj al KEF samtempaj!” komentariis KCE-komitatano.

La 14a Kultura Esperanto-Festivalo okazos en Ĉaŭdefono, 28 julio — 3 aŭgusto 2025.

La prokrasto de UK, en tia maniero kia ĝi estas farita, povus signifi la ĉeson de la kontrakto inter UEA kaj E@I. Almenaŭ tion aŭguras la eksdirektoro en pensio, Osmo Buller.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.