La Asembleo de la Esperanta PEN en Svislando

HeKo 881 5-B, 2 aŭg 25

La Asembleo de Esperanta PEN-Centro regule okazis en Ĉaŭdefono, 29 julio 2025, kadre de la 14a Kultura Esperanto-Festivalo, kun la partopreno de sep el la dek naŭ membroj: prezidis c-ano Giorgio Silfer, protokolis c-ano Alessio Giordano. Al la dudeka membro (c-ano István Nemere), forpasinta pasintan aŭtunon, KEF dediĉis omaĝan horon.

La komisiitoj raportis pri la konferenco en Slovenio, la konferenco en Laponio,  la verkistara mondkongreso 2024 en Oksfordo. Specifa atento pri la komitato de junaj verkistoj, nun formata. La Asembleo gratulis pri la nova retejo literaturafoiro.com, kun PEN-paĝo; kaj pri la jarkolekto de la pli kaj pli interesa revuo, organo de la Esperanta PEN.

Estis ekzamenata la stato de PEN Internacia, kies statuto ricevos adaptiĝon al la anglaj kodoj: nia tegmenta organizo havas financajn malfacilaĵojn.

Definitiva rezigno pri la literatura krozado, eĉ nur kiel regiona konferenco, estis decidita: kun advokato de hispana oficejo pri la protektoj de la rajtoj de konsumantoj ni klopodas reakiri la anticipon.

En 2026 ĉesos la nuna mandato de la Komitato: la Asembleo registris la kandidatecojn de c-anoj Georgi Mihalkov (prezidanto), Giorgio Silfer (vicprezidanto) kaj Alessio Giordano (sekretario-kasisto). La nunaj komisiitoj estis konfirmitaj, kaj aldoniĝis nova: s-ino Laure Patas d’Illiers por la verkistina komitato de PEN Internacia.

(pen)  

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.