La Asembleo de Esperanta PEN-Centro regule okazis en Ĉaŭdefono, 29 julio 2025, kadre de la 14a Kultura Esperanto-Festivalo, kun la partopreno de sep el la dek naŭ membroj: prezidis c-ano Giorgio Silfer, protokolis c-ano Alessio Giordano. Al la dudeka membro (c-ano István Nemere), forpasinta pasintan aŭtunon, KEF dediĉis omaĝan horon.
La komisiitoj raportis pri la konferenco en Slovenio, la konferenco en Laponio, la verkistara mondkongreso 2024 en Oksfordo. Specifa atento pri la komitato de junaj verkistoj, nun formata. La Asembleo gratulis pri la nova retejo literaturafoiro.com, kun PEN-paĝo; kaj pri la jarkolekto de la pli kaj pli interesa revuo, organo de la Esperanta PEN.
Estis ekzamenata la stato de PEN Internacia, kies statuto ricevos adaptiĝon al la anglaj kodoj: nia tegmenta organizo havas financajn malfacilaĵojn.
Definitiva rezigno pri la literatura krozado, eĉ nur kiel regiona konferenco, estis decidita: kun advokato de hispana oficejo pri la protektoj de la rajtoj de konsumantoj ni klopodas reakiri la anticipon.
En 2026 ĉesos la nuna mandato de la Komitato: la Asembleo registris la kandidatecojn de c-anoj Georgi Mihalkov (prezidanto), Giorgio Silfer (vicprezidanto) kaj Alessio Giordano (sekretario-kasisto). La nunaj komisiitoj estis konfirmitaj, kaj aldoniĝis nova: s-ino Laure Patas d’Illiers por la verkistina komitato de PEN Internacia.
(pen)
Aldonu komenton