La Civito aliĝis al la mortopuna moratorio

HeKo 333 1-C, 26 jun 07

La Esperanta Civito aliĝis al la kampanjo ĉe UN por ĝenerala moratorio pri mortopuno. La kampanjo vidas jam la aliĝon de kelkdeko da ŝtatoj.

Okaze de ĉi tiu aliĝo, estu al mi permesate rememori pri la kazoj de la esperantlingvano Billy Waldon, atendanta en la mortoalo de kalifornia prizono, kaj de la bulgaraj sanitaraj profesiuloj kondamnitaj de Libia tribunalo, skribis la Konsulo, c-ano Giorgio Silfer, en la koncerna oficiala letero.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.