La Civito preventos seksan molestadon kongrese

HeKo 819 8-C, 30 aug 23

Hodiaŭ kunsidis en Malago, kun telematikaj partoprenoj el Kanariaj Insuloj, Romo kaj Varno, la Kapitulo de la Esperanta Civito, sub la prezido de la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer. La Kapitulo konstatis la definitivan demision de sen. Marie-France Conde Rey, ekstreme malsana: ŝiaj delegoj kiel vickonsulo pri kulturaj aferoj transiras al la vickonsulo pri klerigado, sen. Lorena Bellotti.

Post konciza analizo pri la geopolitika situacio, kies fokuso restas en Ukrajno sed vastiĝas al Afriko (ambaŭloke kun malfacilaĵoj por okcidento) kaj al la kreskanta aktiveco de BRICS en funkcio teorie kontraŭusona, la Unua Vickonsulo raportis pri la kazoj de seksa molestado en la malnova Esperantio. Li atentigis ke tiuj kazoj mem ne multiĝas, simple multiĝas la denuncoj: UEA/TEJO/ILEI kondutas kiel la romkatolika eklezio, kiu klopodas kaŝi la rubaĵon sub tapiŝon. Debatinte la konsilojn de la kongresa buroo, la Kapitulo komisiis la forumanojn de IIC kaj FEM prepari, kune kun la vickonsulo pri internaj aferoj (sen. Manuela Blanco), proponon de direktivo pri preventa ekskludo kongresa (PEK) submetotan al la venonta Parlamenta sesio.

La Kapitulo estas informita pri la propono de KCE okazigi la 13an Kulturan Esperanto-Festivalon en Ĉaŭdefono 5-11 aŭgusto 2024: la teamo de la Abeletoj baldaŭ decidos. Pliaj informoj pri aliaj kongresaj aranĝoj kulminis per la propono de KCE organizi simpozion pri “Horizontoj de la nuna Esperantio” en Svislando, 1-3 novembro 2024, fine de la arĝenta jubileo de la Pakto.

Kiel vickonsulo pri financoj sen. Giorgio Silfer raportis pri la kreskanta nombro da stabanoj kaj la malfacila situacio de KCE post la katastrofo kiu trafis la Domon pasintmonate. Sen. Lorena Bellotti, vickonsulo pri klerigado, raportis pri la sukcesoj ĉe ALTE, kie la Civito jam gvidas segmenton de grava laborgrupo, kaj pri la fondo de Andragogia Akademio (LAA) en Svedio, fine de septembro 2023: per tio la projekto Esplora Instituto de Esperantologio fariĝos memstara establo, kvankam la realaj kursoj okazos ĉe KCE en Svislando. C-ano Alessio Giordano, vickonsulo pri informado, raportis pri la nova retejo de “Literatura Foiro” kaj ĝia interagado kun la retejo de la Civito, utila ankaŭ por terminologia esploro.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.