La deklaro de FEM ankaŭ en "Kontakto"

HeKo 314 7-B, 3 nov 06

La tradicie renoma socikultura revuo de TEJO, “Kontakto”, kies ĉefredaktorino estas Ĵenja Amis, dediĉis sian lastan numeron 214 (aŭgusto 2006) al la temoj “Egalaj rajtoj / feminismo”. Feminismo fakte okupas nur kelkajn paĝojn, sed interalie la revuo aperigas la tutan Deklaron de Feminisma Esperanta Movado, okaze de la Oka de Marto 2006.

Tiu deklaro estas la plej avangarda politika dokumento pri feminismo, ĝis nun originale produktita en esperanto. Ĝi estas kvazaŭ la strategia platformo de FEM, asocio aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.

Pluraj FEM-anoj kandidatas al la Senato: Mayra Núñez Hernández (Ruĝa Listo), Marie-France Conde Rey (Verda Listo), Nelly Holevitch kaj Anna Lászay (Blanka Listo) — kvar virinoj inter ses ĉefkandidatoj.


Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.