La tempesto Charles trafas Lisbonon ĝuste kiam okazas la internacia konferenco de la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE); tial la hodiaŭa sesio disvolviĝis plene virtuale, laŭ la invito de la ŝtataj aŭtoritatoj ne forlasi la loĝejojn dum la nuna danĝero: efektive pluraj delegitoj troviĝas en malfacila situacio.
La delegacio de KCE, reprezentanta esperanton, ĉiukaze pretigis solvojn, aparte pri la morgaŭa tago, la plej grava. La LAMI-grupo, kadre de kies programero sen. Alessio Giordano kaj c-ano Giacomo Comincini estis invititaj prelegi pri KCE-projekto, jam ricevis bonkvalitan dekminutan videoprezenton, anstataŭ fizika alparolo. Ili sekvos la laborojn telematike, kaj tiel pretos respondi al la aliaj delegitoj kaze de demandoj. La komprenemo de la gekolegoj en ALTE ludis decidan rolon en la afero.
La misio estas sukcese plenumata danke al la kompetento kaj abnegacio de niaj vickonsuloj. Ekde la pasinta somero pri la projektoj rilate al lingvotestado kaj Konsilio de Eŭropo okupiĝas teamo rekte dependa de la Kapitulo (laborgrupo Fenareto: Bellotti-Comincini-Giordano-Silfer), dum pri la lingvotestaj sesioj zorgas Kultura Centro Esperantista.