"La infana raso" premieris en Berno

HeKo 340 5-B, 14 okt 07

Plena salono en hotelo de Berno hieraŭ, okaze de la premiero de “La infana raso”, kiel duobla kompakta disko plus libreto, per la deklamado de William Auld, eldonitaj de LF-koop. Prelegis c-ano prof. Giorgio Silfer, kadre de Literatura Tago organizita de bernaj esperantistoj, unuavice s-ro Bruno Graf, kun la subteno de Svisa Esperanto-Societo. Venis personoj el Ĝenevo, Laŭzano, Ĉaŭdefono, Berno, Lucerno, Zuriko kaj aliaj svisaj urboj.

Giorgio Silfer skizis la biografion de William Auld, verdire multe malpli aventuran ol tiu de alia brita esperanto-poeto, Leonard L. M. Newell; kaj poste li analizis lian literaturan produktadon, kun specifa atento pri “La infana raso”.

La publiko levis plurajn demandojn, speciale pri la rilato inter Auld kaj la esperanta popolo, al kiu la skota poeto sentis sin tute apartena: “Vi estas mia popolo, mi estas via poeto”, li skribis. Tiu raŭmisma sinteno ĝenerale karakterizas la plej talentajn el niaj poetoj: estas tre mallonga la salto de la uzo de esperanto kiel arta perilo ĝis la kompreno pri ĝia rolo kiel identigilo. Kiu kredas en la esperanta poezio, tiu kredas ankaŭ en la esperanta popolo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.