La Kapitulo de la Esperanta Civito, kunsidinta hieraŭ en Ĉaŭdefono (duono en fizika alesto, la ceteraj telematike) raportis al la Konsulino pri la plenumo de la lastaj Parlamentaj decidoj: en la fokuso la atribuo de taskoj, la aktiveco de la ĵus kreitaj komisionoj, la subsidueco de la kongresa buroo, la financaj novaĵoj.
La Konsulino anoncis kontrakton kun c-ino Piccinini pri ISEBA kaj kulturaj projektoj, kaj la Kapitulo rekomendis al ŝi difini kontrakton ankaŭ kun sen. Fernández pri la arkivaj taskoj ne inkluzivitaj en la delegoj kiujn li redonis meze de decembro. Inter tiuj taskoj ne plu estus la jura responso pri la domajno esperantio.net, kiun la esplorkomisiono pri adresaroj sugestas atribui al rezidanto en Svislando.
Tiu esplorkomisiono, raportis la vickonsulo pri informado, praktike finis sian laboron: restas la perfektigo de la informlistoj, tamen farenda de la establoj kiuj administras ilin, kaj la esploro kun fakulo pri la sekreta retbaloto. Plenumita estas la apliko de la rezolucio Martinelli pri HeKo, kun pozitiva efiko al la komentaj debatoj, nun en la Telegram-kanalo. Bone komenciĝis ankaŭ la laborkomisiono pri la eventuala reformo de la Senata reglamento.
Laŭ la vickonsulo pri klerigado la apliko de la nova reglamento por la direktivo Mühlemann movis sian unuan paŝon: la organiza komisiono estas formita (Giordano, Martinelli, Silfer) kaj baldaŭ eĉ la testa. La vickonsulo pri internaj aferoj raportis pri la reto de korespondantoj kun akreditivo ĉe la legacioj kaj pri la propono de kunlaboro fare de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo okaze de la venonta NAKSE: la Konsulino atentigis la paktintan establon pri la strategiaj kondiĉoj por akcepti la kunlaboron de establo ekster la Pakto, des pli se temas pri eksigita establo.
La vickonsulo pri financoj informis pri la decidoj, ĵuŝa kaj baldaŭa, pri la speso fare de la fondusa konsilio, kaj pri la modifoj necesaj, sed ne urĝaj, en Lex Argentaria, pro la ĉeso de la statuso de fondumo, ratifita ĉi-semajne de la svisa aŭtoritato.
La Kapitulo kunsidas laŭ monata kadenco, prefere en la tria semajno, venontan fojon februare en Malago.