HeKo 329 1-C, 26 apr 07
Morgaŭ la Kapitulo kunsidos en Svislando, unuafoje dum la nuna mandato, sub la prezido de la Konsulo, c-ano Giorgio Silfer.
En la tagordo estas la programo de la Vickonsulo pri socialaj aferoj, c-ino Chamberline Nguefack, kaj la stato de apliko de la decidoj alprenitaj de la Parlamento de la Esperanta Civito, pasintmonate en Bruselo.
Pri la tagordo estis akurate informitaj ne nur la membroj de la ekzekutivo, sed ankaŭ la senataj grupestroj (majoritata kaj opoziciaj).