La Kapitulo kunvenis en Vilno

HeKo 357 7-C, 30 maj 08

Tria ordinara kaj kvoruma kunveno de la Kapitulo de la Esperanta Civito dum ĉi tiu mandato, sub la prezido de la Konsulo, c-ano Giorgio Silfer, okazis en Vilno la 28an de majo.

La Kapitulo ekzamenis la evoluon de la situacio en Esperantio, kompletigante la pritrakton de la tagordo kiu pasintfoje ne estis elĉerpita, precipe pro la ne ĉeesto de la vickonsulo pri kulturaj aferoj. La prokuristo de la Civita banko prezentis la ĵus produktitan unuan medalon (kaj moneron), el pura arĝento, honore al la jubileo de Lazaro Ludoviko Zamenhof; apartan atenton ricevis la projekto AmaHoro (Civito de Paco) en Burundio, kiu naskis la decidon sendi tien la vickonsulinon pri la Tria Mondo (sen. Chamberline Nguefack) kun alia civitano, kompetenta pri investoj en Afriko.

La Kapitulo aprobis la gvidlinion por la apliko de la direktivo Rogora (Komuna Biblioteka Integrita Sistemo), kiu konkretiĝos en specifa dokumento de la vickonsulo pri kulturaj aferoj, sen. Ljubomir Trifonĉovski. La dokumenton preparos interna enketo.

Pliaj punktoj en la agendo estos traktataj en apartaj gazetaraj komunikoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.