La Kapitulo kunvokita al Angulemo

HeKo 716 9-C, 25 aug 19

La Konsulo kunvokis la Kapitulon al Angulemo, ĉe la vickonsulo pri klerigado, por la 11a de septembro 2019, posttagmeze.

La tagordo enfokusigas la elektojn por la Senato, okazontajn ĉi-aŭtune, kun skrutinio la 15an de decembro. Ĝis nun estas certe ke konkuros almenaŭ du kandidatlistoj (Blanka kaj Verda).

Temas ankau pri la du enketaj referendumoj, kies demandon la Kapitulo definitive formulos nun. Jen la propono:

1) La esprimo “ĉaŭ!” (etimologio: ciao (itala) ← sclavus (latina) = servanto via, konsideru min je via servo), internacie uzata radiko, estas pli kaj pli ofta inter Esperantianoj. Ĉu vi konsentus, ke “Ĉaŭ!” havu la specifan signifon: “Saluton, civitan(in)o”? JES / NE

2) Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas la sola generacia establo, kie membras gejunuloj ĝis la 35a aĝ-jaro. Ĉu vi konsentus, ke ĉiu persono sub tiu aĝo, havanta la esperantan civitanecon, estu aŭtomate membro de TEJO (sed ne de UEA) en la senpaga kategorio “Juna Amiko de Esperanto”? JES / NE

Ĉar temas pri enketaj referendumoj, la Kapitulo nek bezonas nek devas sin esprimi pri la respondo. Eventuale la ĉefkandidatoj povos tion fari nome de la konkurantaj listoj.

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.