HeKo 676 4-C, 10 apr 18
La Esperanta Civito estas invitita al la dua internacia konferenco de Slava Unio, fine de majo 2018 en Moravio. Ĝin reprezentos la Konsulo, kiu ankaŭ prelegos.
“Influoj slavaj al esperanto” estos la titolo de la prelego, kun posta interpretado. Pri la temo ekzistas vasta bibliografio, sed laŭ c-ano Silfer la plej efike konciza estas eseo de Michel Duc Goninaz, forpasinta antaŭ ne longe.
Bedaŭrinde la franca Esperantio ĵus perdis alian gravan esperantologon: s-ro Jean Amourou x (1937-2018), kiu ofte kunlaboris kun “Heroldo de Esperanto”, forpasis la 4an de januaro. Espereble lia grandioza privata arkivo (parte heredita el Marcel Delcourt) trafos bonan sorton.