La Lingva Komitato eklaboris

HeKo 312 5-C, 11 okt 06
La aktisto de la Lingva Komitato, c-ano Georgi Mihalkov, akceptis kaj transdonis al la LK-anoj la suban demandon, formulitan de kelkaj parlamentanoj:

Se mankas la ebleco skribi aŭ legi esperanto-literojn kun supersignoj, en oficiala korespondado, dokumentoj, normaroj, publikaj komunikoj de la Civito, ĉu oni [= la instancoj de la Civito, la aktistoj de la Civito] rajtas uzi alian surogaton ol la H-sistemon, indikitan en la Fundamento de Esperanto? Kaj se jes, kiu(j)n?

Post konsultiĝo, la LK-anoj voĉdonos pri respondo. Necesas ke almenaŭ kvin (el sep) LK-anoj trovu komunan opinion, por ke ĝi estu konsiderata kiel oficiala de la Lingva Komitato.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.