La neevitebla demisio de Sinjorino May

HeKo 699 9-E, 15 jan 19

Post la hodiaŭ tre negativa rezulto de la baloto en la brita Parlamento, kaj precipe antaŭ la voĉdono pri la malkonfido proponita de la opozicio, s-ino Theresa May devus rezigni pri sia posteno de ĉefministro. Se ŝi demisius nur post aprobo de la malkonfido, ŝia politika kariero estus finita, kaj kun ĝi ĉesus ĉia klopodo de la konservativuloj realigi ian akordon kun Eŭropa Unio antaŭ la fino de marto.

Per tuja rezigno, al ŝi restus ankoraŭ unu, malforta tamen ludebla karto: la verdikto de la urnoj, per novaj elektoj de la Parlamento. La parolo irus al la popolo, kaj ŝi gvidus ankoraŭ la elirantan majoritaton en konfronto en kiu la nuna opozicio, specife s-ro Corbyn, povus eĉ malvenki.

Se ŝi ne demisius ene de kelkaj horoj, tio havus sencon nur se ŝi profunde kredus ke la Parlamento malaprobus la malkonfidon. Tia malaprobo efektive redonus al ŝi iom da elano.

Sur la kontinenta bordo ekbrilas la ideo prokrasti la limdaton por la secesio. La kunvoko de novaj elektoj estus oportuna preteksto tiucele. Sed en majo okazos la elektoj por la EU-Parlamento, kaj prokrasto de la secesio signifus ankaŭ prokraston de tiuj ĉi elektoj. Kiel jam dirite, la tempo laboras kontraŭ Britio.

(Giorgio Silfer)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.