La antifeminisma politiko de la pola registaro, prezidata de Jaroslav Kaczynski, mobilizis virinojn baloti kaj kontribuis al la malvenko de la dekstrema kaj suverenisma partio reganta la landon jam dum ok jaroj. “Leĝo kaj Justeco” (PiS) restas la unua partio, sed perdis multajn voĉojn kaj tre malprobable sukcesos formi ankoraŭ novan registaron, certe ne unukoloran.
Kontraŭe la opozicio kreskis ĉie: per la moderuloj de la eŭropisma “Civita Platformo” (Ko), gvidata de Donald Tusk; per liaj aliancanoj “Lewica” (maldekstremaj); per la centristoj de “Tria Vojo”. Se ili akordiĝus, ili formus koalicion kiu metus la finan punkton al la ĝishieraŭa majoritato.
Malkontentiga estas ankaŭ la rezulto de “Konfederacja”, kies ideojn kontraŭ Eŭropa Unio, favore al Rusio kaj rigore anticionismajn vi trovis jam ĉe c-ano Marek Bamberski, en HeKo 821 7-E: HeKo estas tribuno de demokratio kaj ne cenzuras la civitanojn.
Semajnon post la rezulto de la elektoj en Slovakio la fronto suverenisma ricevas redimensiigon el Pollando.