La redakcio de "Arcadia" pli kaj pli aktiva

HeKo 888 2-B, 16 sep 25

Daŭras la preparlaboroj por la lanĉo de Arcadia, organo de Interlingvistika Centro, laŭplane en 2026. Flanke de la kutima redakcia triopo (konsistanta el c-anoj Alessio Giordano kaj Giacomo Comincini kaj s-ro Francesco Giuliano) nun kunsidas stabila grupo da kunlaborantoj, el multaj kulturaj kaj laboraj medioj de Itallingvio. 

Dum la vendredaj kunsidoj de la 5a kaj 12a de septembro estis profundigita la laboro rilate al la leĝa statuso de Arcadia, ĝia financado kaj la interreta komunikad-strategio. Tiurilate estis kontaktitaj profesiaj grafikistoj, kelkaj el kiuj proponis senpagajn ekzemplojn de logotipoj por la platformo, dum tiu ĉi semajno selektatajn de la redakcio. La kunsidoj okazas rete pro la diaspora naturo de la kunlaborantaro, dissemita tra pluraj regionoj de Eŭropo kaj eĉ de Orientazio.

La posteulo de Lingua Verde celas esti publike prezentita per granda evento komence de la venonta jaro, kiam ĉe la retejo – jam funkcianta kaj baldaŭ lanĉota – gastos kelkdeko da kontribuoj temantaj pri diversaj temoj kaj kun aparta esperantlingva, interlingvistika enhavo.

— Giacomo Comincini

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.