La Senato sukcese fermas sian unuan mandaton

HeKo 307 1-C, 21 jul 06

Hodiaŭ la Senato de la Esperanta Civito kunsidis lastfoje en sia unua mandato, sub la prezido de Vickonsulo Ljubomir Trifonchovski, pro la foresto de la Konsulo, c-ano Walter Zelazny, subite okupita pro la administra transdono de la ofico de universitata rektoro en Pollando. La Konsulo anoncis en sia senkulpiĝo, ke li invitos la tutan Parlamenton gasti en Pollando, okaze de la unua sesio en 2007, se la nova Konsulo konsentos.

La Senato aprobis la leĝojn pri la Lingva Komitato de Esperantio (lex academica) kaj pri la simbolo por la unua helpo (lex crystallina). Se la unua pasis sen kontrasto, unuanime, la dua spertis la opozicion de la Blanka grupo, kiu vidis en la adopto de la Ruĝa Kristalo kvazaŭ atencon al la kristanaj radikoj karakterizaj de la esperanta kulturo.

La Senato aŭskultis la raporton de sen. Rooke, kunordiganto de la esplorkomisiono pri la familia juro. La debato konstatis ke la komisiono povis nur parte plenumi siajn taskojn, sed ke nun la parolo estas al la diversaj grupoj: ili indiku siajn proponojn en la programoj kuplotaj al la kandidatlistoj, liverotaj ĝis 16 septembro 2006.

La Vickonsulo komunikis ke demisia mesaĝo de sen. Andreo Montagner ne estas diskutebla, ĉar necesus subskribita letero kaj ne simpla retmesaĝo. Samtempe li informis, ke la KoKuSo de la Verda Listo anoncis la intencon ne rekandidatigi c-anon Montagner.

Sidejo de la senata sesio estis la admirinda Konsiliejo en la urbodomo de Loklo, kiel por la unua sesio en februaro 2002. Morgaŭ okazos la foruma sesio, kiun partoprenos la delegitoj de la paktintaj establoj. En la tagordo interalie estas la aliĝo al la Pakto fare de landa asocio de UEA kaj la aprobo de la direktivo pri la LingvoTesta Sistemo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.