La septembra Heroldo estas presata

HeKo 688 6-B, 28 aug 18

Akurate kiel ĉiam, “Heroldo de Esperanto” (ekde 2018 posedata kaj eldonata de Kultura Centro Esperantista) atingis la naŭan numeron (septembro, 2288) kaj estas presata.
La numero estas parte dediĉita al la Universala Kongreso en Lisbono kaj al la Internacia Junulara Kongreso en Badajozo. Nature ĝi informas ankaŭ pri la ĵusa aktiveco de KCE.
Intertempe estas difinita la kalendaro de aranĝoj en 2019.Aprilo 12-15: Lingva kolokvo pri “Aliroj al esperanto” / Celebrado de la ora jubileo de KCE / Asembleoj de KCE kaj de LF-koop
Julio 8-14: Tria eksperimenta kurso pri tradukarto, gvidas Perla MartinelliJulio 15-21: Ateliero pri beletra verkado (prozo), kungvidas Giorgio Silfer
Aŭgusto 12-18: Esperantologia Fakultato, kunlekcias Giorgio Silfer
Oktobro 31 — Novembro 3: Homarana forumo, partoprenas gravaj zamenhofologojSomere kaj paralele: B-kursoj.
Al la programo de KCE apartenas ankaŭ la 5a Afrika Esperantologia Semajno en Buĵumburo, fine de 2018 / komence de 2019.
Varbezemplero de HdE estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.