La valoro de la KCE-Domo estas kvinobligita

HeKo 832 8-B, 5 mar 24

La Komitato de Kultura Centro Esperantista komisiis fakulon elektitan de Pro Esperanto, kiel regio, evalui la nunan financan valoron de la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, proprieto de KCE. La Domo kun la parcelo estis aĉetita de Gastejo Edmond Privat en 1978 kontraŭ cent mil svisaj frankoj, kaj vendita al KCE en 1999 kontraŭ 225 mil.

La nemoveblaĵo, baldaŭ centjara, estas tipe duobla neŭŝatela domo. Najbara konstruo, nur unuobla kaj kun malpli granda parcelo, relative malbonstata, estis ĵus proponita kontraŭ kvincent mil frankoj, kaj vendita preskaŭ sampreze dum sesmonata atendo.

Laŭ la fakulo nia domo valoras pli ol milionon tricent, kaj estus proponebla je miliono kvincent. La Asembleo de KCE estos informita pri ĉi tiu kapitalo, sed eventuala vendo ne estas enskribita en la tagordo: do, nur porinforme.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.