Lariko Golden gastos en la septembra literatura kafejo

HeKo 612 2-B, 31 aug 16

Dániel Lariko Golden gastos ĉe la literatura kafejo organizata de Fajszi Amika Rondo ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto, 15 septembro 2016. Li respondos al demandoj pri la temo “Periodigoj de la esperanta literaturo”. Bonvenigos la prezidanto de FAR, c-ano György Nanovfszky.

D-ro Golden estas hungara filologo kaj denaska esperantisto. Fininte la mezgradajn studojn, en Budapeŝto li profundiĝis pri filozofio, hungaraj lingvo kaj literaturo, kaj diplomiĝis ankaŭ pri esperanto universitate (2002). En la 1990aj dum pluraj jaroj li gvidis Hungaran Esperanto-Junularon, kaj aktivis en TEJO interalie kiel ĉeforganizanto de IJK en sia naskiĝurbo Veszprém (1999).

Literaturaj kafejoj okazos ĉe OIK-biblioteko ankoraŭ en oktobro kaj novembro 2016. Por 2017 FAR ne renovigos la kontrakton kun OIK, kaj la literaturaj kafejoj disvolviĝos aliloke, probable ĉe la nova sidejo de la Orienta Legacio de la Esperanta Civito. Laŭplane ĉi-lasta estos inaŭgurita en la Tago de la Esperanta Kulturo ankoraŭ ĉi-jare.

La oftaj vizitantoj de la literatura kafejo rajtas peti la esperantan civitanecon tra FAR.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.