Laŭ diversloke publikigita komuniko, c-ano Koffi Gbeglo (dumviva membro de UEA, ĝia A-komitatano kun suspenditaj rajtoj kaj ĝia estrarano dum du mandatoj) lanĉas tre pezajn akuzojn kontraŭ Universala Esperanto-Asocio. Jen (sub lia respondeco) la komuniko de c-ano Gbeglo, al kiu neniuj respondis demente (kvankam ofte, en la ankaŭ afiŝinta LibFol, iuj komentarias demence…).
Mi ĉiam asertas, ke UEA-estraranoj estas pupoj, ĉar iuj al ili diktas ĉion. Mi spertis tion dum miaj ses jaroj da estraraneco (1998-2004). Se tiam iu diktadis ion al mi, tiun mi konsideras membro de la koterio. De 2005 ĝis 2007, intervenoj pri Afrika Agado montras klikon konsistantan el tri personoj, kaj kiuj konstante frapadis min.
Unu aferon mi unue menciu. Se vi volas havi bonan vizaĝon antaŭ la koterio, unue postulu de via dio, ke ĝi igu vin riĉa, kaj tiam ĉiam donacu monon al UEA, jes amason, kiej faras Japanoj. Se monon vi ne havas estu ekstreme obeema al la koterio. Ĉe tiu ĉi tute rolas nek inteligenteco, nek diligento, sed ĉefe riĉeco kaj/aŭ troa obeemo ĝis ŝafiĝo.
Se oni atente sekvas la evoluon de la financoj de UEA, oni rimarkos kiel mirakle malaperis granda parto de la ĉiujara deficito. Tio okazas, kiam Ans Bakker ten Hagen estis estrarano de UEA pri financoj kaj administrado. Memorindas, ke en ŝia tempo revenis Osmo Buller. Tiam Renato Corsetti estis prezidanto de UEA. Dum estrara periodo de Ans CO elpensis la esprimon “deskribi” por malaperigi la ŝuldon de Indiĝenaj Dialogoj. Por defendi tiun ĉi aferon, Renato Corsetti povis nenion krom alianciĝi kun Osmo por ke la tuta mondo ne malkovru la sekreton. Ĉar Ans revenigis Osmon, ŝi tute ne povas forlasi lin, kaj ĉion faradis, ke oni diru, ke li estas bona. Por iomete kamufli la tutan sistemon, Ans malaperis je la okuloj de homoj, kiuj pensas, ke nur kiam oni estas estrarano oni havas la povon. Ne, tute ne, eĉ ekster ĝi oni estas multe pli potenca, kaj tio okazas nun. Ni memoru Roterdamon 2008: kiu tiam prezidis LKK-on? Ni ne iru malproksimen! En la komitata listo aperis vortoj pri agado en Kenjo, kaj oni amplifas la laboron, kiel oni siatempe faris, kiam oni translokis Afrikan Oficejon de Togolando al Benino. La vortoj de la koterianoj estas tute alispecaj, ĉar ilia celo estas cerbolavi naivulojn, kaj tiaj nun multas en UEA-medio.
Vere ekzistas koterio, kiun nun konsistigas homoj, plejparte ekster la estraro de UEA kaj kiuj ĉiam diktas ĉion al la estraro. Probal [Dasgupta] ne estas libera, nek Barbara [Pietrzak]. Legante iliajn vortojn aŭ aŭdante ilin, oni tuj komprenos, ke parolante pri UEA-afero tiel kiel volas la koterio, ili montras aron da vortoj ne ĉiam koheraj, sed alikampe ili agadas tute bone. UEA vere suferas de tio. Nun kion fari?
Se tiu ĉi koterio ne forlasos UEA-n, tiu ĉi neniam tre bone funkcios. Nun kion fari por savi UEA-n? Supraj vortoj povas gvidi nin.
Ni do bezonas iun tre riĉan, inteligentan, diligentan, kreeman, plibonigeman ktp, kiu kapablas doni amason de mono al UEA. Tiu ĉi homo devas donadi ege multe kaj samptempe eniros la koterion. La homo devas tre bone sidi unuafaze, blinde sekvante la veteranajn koterianojn por funde koni ilin. Nur poste, la homo, iom post iom, montru sian revolucian mienon. Laŭ mi, nur tiaj homoj povas savi UEA-n.
NdlR: c-ano Gbeglo nenie klarigas, kial necesas savi ĉi tiun Asocion.