Laŭ LibFol UEA perdas kvar landajn asociojn

HeKo 883 4-A, 16 aŭg 25

La komitato de UEA aŭdis raporton de la ĝenerala sekretario pri landaj asocioj. Nuntempe UEA havas 72 landajn asociojn kaj krome tri asociojn, kun kiuj ne estas kontaktoj. Temas pri la asocioj en Ebura bordo, Estonio kaj Norda Makedonio.

El tiuj landoj nur Estonio ŝajnas havi esperantistojn, kvankam la kontakto kun la landa asocio ĉesis. Se kontakto kun tiuj landaj asocioj ne estos restarigita dum tri monatoj, UEA konstatos tiujn landajn asociojn eksiĝintaj.

Krome Rusia Esperanto-Unio ne pagis dum pasintaj jaroj siajn kotizojn, kaj tial necesos fari decidon pri ĝia eksigo. Kelkaj komitatanoj tamen atentigis, ke la decido pri la membreco de REU ne devus esti pure administra, sed necesus ankaŭ fari politikan decidon.

Laŭ la statuto de UEA, aliĝinta asocio povas esti konsiderata kiel eksiĝinta, se ĝi “ĉesas plenumi la kondiĉojn priskribitajn en la Ĝenerala Regularo, kaj se tion formale konstatas la Komitato surbaze de raporto de la Ĝenerala Direktoro.”

En 2022 Rusia Esperanto-Unio protestis kontraŭ la decido de UEA ne reelekti la ĉefdelegiton por Rusio, kaj en oficiala letero al UEA skribis:

“Ni ripetas nian proponon daŭrigi la ĉefdelegitecon de Svetlana Smetanina kaj avertas, ke ni ne kunlaboros kun alia Ĉefdelegito, se li aŭ ŝi estos enoficigita rezulte de la maljusta eksigo de la nuna.”

Neniu ĉefdelegito por Rusio ĝis nun estis elektita de UEA, kaj antaŭ du jaroj REU decidis “haltigi sian membrecon” en UEA proteste kontraŭ la eksigo de Smetanina. En la praktiko tio signifas, ke REU ne plu pagas sian kotizon al UEA, kaj tiel ne plenumas la kondiĉojn por membreco.

(Jukka Pietiläinen, en “Libera Folio”)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.