LF-redaktoroj prelegos en Baltiaj Esperanto-Tagoj

HeKo 861 8-A, 18 jan 25

Inter la kontribuontoj al la programo de Baltiaj Esperanto-Tagoj (Litovio, 5-13 julio 2025) estas ankaŭ la nunaj ĉefredaktorino de “Literatura Foiro”, Perla Martinelli, kaj prezidanto de la Esperanta PEN, Giorgio Silfer. De antaŭ la pandemio ili ne partoprenis la aranĝon, al kiu ĉi-jare aliĝis jam ducento da personoj.

D-ino Martinelli prelegos pri la lastaj eldonaĵoj de LF-koop, interalie la romanoj “Asertas Pereira” kaj “Istanbul” Istanbulo”. Prof. Silfer bazos sian prelegon sur la rezultoj de la KCE-simpozio pri “Horizontoj de la nuna Esperantio”, kies resumoj estos je dispono de la aŭskultantaro. La dramverkisto prezentos ankaŭ proprajn kamiŝibajojn, probable neniun premiere. 

Dum BET prelegos ankaŭ prof. Carlos Spinola kaj kantos la fama JoMo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.