HeKo 658 7-B, 18 sep 17
Kultura Centro Esperantista organizas la duan grandan lingvotestan sesion en Buĵumburo (Burundio), kunlabore kun Societo Internacia por Paco Universala, okaze de la Oka Afrika Kongreso de Esperanto (22-27 decembro 2017).
Tio estos escepta ŝanco por atingi superan diplomon de esperanto, interalie C2, kiun nur la Esperanta Civito rajtas doni. Sed eblos ankaŭ aliĝi por aliaj niveloj.
Ĝisnunaj kandidatoj:
C2 — c-ano Birindwa Mushosi (skriba sintezo pri: La socipolitika situacio en la afrika regiono de la grandaj lagoj).
C1 — c-ano Libéré Mudende
C1 — c-ano Frederiko Nimubona
C1 — c-ano Eric Nsengiyumva
C1 — c-ano Honoré Sebuhoro
C1 — c-ino Aléxandrine Tshamena Omba
C1 — c-ano Alphonse Waseka
B2 — s-ino Charline Buhendwa
Informas: kce ĉe esperantio.net
(HeKo 658 7-B, 18 sep 17)