Lingva Komitato pri socia/sociala

HeKo 329 4-C, 3 maj 07

La Lingva Komitato estis petata sin esprimi pri la demando, levita de sen. Dieter Rooke, ĉu estu “Monda Socia Forumo” aŭ “Monda Sociala Forumo”.

Nur kvar (Deij, Martinelli, Silfer, Trifonĉovski) el naŭ LK-anoj respondis, kaj tial ne ekzistas oficiala opinio de la LK pri la temo (necesus ses voĉoj). Tamen ĉiuj respondintoj indikis “socia”, kaj tio havas sian pezon. Du komentarioj estas aparte interesaj:

de sen. Giorgio Silfer
Statistike (laŭ Guglo) “Monda Socia Forumo” aperas pli ol 10.000 fojojn, dum Monda Sociala Forumo nur 450. Tio signifas ke la ĝenerala uzo nete favoras “Socia”. Efektive, inter “socia forumo” kaj “sociala forumo” estas la sama diferenco kiun oni trovus paralele inter “centra forumo” kaj “centrala forumo”. La unua referencas al la socio, aŭ al la centro, la dua al nuanco de socio au de centro. Tial “monda socia forumo” estas la ĝusta difino.

de c-ano Leen Deij:
Socia = socirilata, socikoncerna.
Ministerio pri sociaj aferoj. La socia ordo.
Sociaj reformoj. Monda socia forumo.
Sociala = koncernanta servojn al homoj, kiuj troviĝas en malfacilaj ekonomiaj cirkonstancoj.
Sociala departemento. Sociala servo. Sociala asistantino.
Socialista = 1. socireforma 2. strebanta al pli justaj, pli favoraj vivkondiĉoj por ĉiuj.
Socialista aktivado estas kaj socia kaj sociala.

Konsekvence, la relativa plimulto de la LK preferas “socia”.

Birindwa Mushosi, sekretario de LK

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.