La Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Riichi Karibe, invitas la parlamentanojn dediĉi la venontajn tagojn al “lingva terapio”, nome al perfektigo de la propra lingva nivelo.
Tiucele pretas helpi la mentoroj aktivaj ĉe Kultura Centro Esperantista kaj Afrika Esperanto-Instituto (nur por afrikanoj): sufiĉas skribi al la retadresoj de tiuj du establoj.
Temas pri senpaga servo, dum la tagoj de kordonado kaj lokaŭto kiuj karakterizas la vivon de la homoj pro la nuna pandemio. Ekzemple tiun servon jam profitas sen. Manuela Blanco, por progresi de A- al B-grado, kaj sen. Abasi Nshimirimana, kiu aspiras al C-grado.
“Lingva terapio” povas koncerni ankaŭ helpon por lerni retorikon, protokoladon kaj alion, utilajn dum asembleoj.
Aldonu komenton