Lingvotestaj sesioj nur realaj en Svislando kaj Svedio

HeKo 770 4-B, 29 aŭg 21

Ĉi-somere Kultura Centro Esperantista organizis du lingvotestajn sesiojn, por praktike ĉiuj ses niveloj (LTSEC estas la sola kiu enhavas ĉiujn pri esperanto); ili okazis en la Esperanto-Domo de Svislando, respektive ĉe la norda legacio de la Esperanta Civito, en Svedio. Kompreneble ĉeestis fizike kaj la ekzamenantoj kaj la ekzamenatoj: LTSEC tute ne praktikas telematikajn surogatojn.

Krom unu testotino, kiu retiriĝis, ĉiuj ekzamenatoj sukcesis. Temas pri Ĥadiĝa Alieva (A2), Miriam Altemani (A1), Lorena Bellotti (C1), Manuela Blanco (C1), Cristina Stefani (A2).

El Italio venis denunco pri kurioza epizodo: studento instruinta esperanton al siaj samklasanoj, kaj mem diplomita per LTSEC je nivelo C1, ricevis mesaĝon de la landa asocio de la Universala, kun la neamika rimarkigo ke por instrui esperanton necesas posedi triagradan diplomon de la Itala Instituto. Tia devigo tute ne ekzistas.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.