HeKo 923 9-B, 23 okt 26
LF-koop estas devigata altigi la internacian abontarifon de la revuo “Literatura Foiro” post kelkjara paŭzo: de 56 al 59,99 svisaj frankoj; en eŭrolandoj tio egalas al 60 eŭroj; en malriĉaj landoj eblas rabato, se la abonanto havas la esperantan civitanecon. Detaloj aperas en la retejo literaturafoiro.com
“Heroldo de Esperanto”, posedata kaj administrata de Kultura Centro Esperantista, ne havas fiksan abontarifon: sufiĉas libera donaco al KCE, kio interalie donas la rajton ĉeesti la Asembleon de la Centro (sed nur Apogantoj voĉdonas), se la donaco atingas almenaŭ 25 svisajn frankojn.
Ambaŭ revuoj ekzistas nur en papera formo, sed PDF de “Heroldo” estas dissendata al la aktiva civitanaro en Afriko.
— LF-koop kaj KCE