Literatura kafejo precipe pri hungara ĉefverko

HeKo 690 8-B, 20 sep 18

Koincide kun la somerfino rekomenciĝas la literatura kafejo en Budapeŝto. Hodiaŭ ĝi estis dediĉita al la jarkolekto 2018 de la revuo “Literatura Foiro”.

Post enkonduka prezento fare de c-ino Anna Bartek, la ĉeestantoj dialogis inter si kaj ankaŭ skajpe kun LF-abonantoj kuplitaj el Hispanio. La diskuto enfokusiĝis al la kovrilo de la oktobra numero, dediĉita al “La Tragedio de l” Homo”. Temis precipe pri demandoj al la hungaraj ĉeestantoj, por orientiĝi pri la aktualeco de la verko en la nuna socio. Bedaŭrinde neniu ĉeestanto jam spektis la filmon realigitan de Marcell Jankovics en 2012, longan kartunon inspiritan de la verko de Imre Madách.

La posta kafumado en la orenta legacio de la Esperanta Civito donis la okazon viziti etan libroservon.

La gasto de la oktobra literatura kafejo estos c-ano Giorgio Silfer, kiu parolos pri sia lasta dramo: “Jusefo, Mira kaj la gardeloj”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.