HeKo 786 8-B, 23 apr 22
Fajszi Amika Rondo organizas literaturajn kafejojn en Budapeŝto, sub la aŭspicio de la Esperanta PEN, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito. Ĵaŭdojn la 28an de aprilo gastos d-ro Gabor Markus kaj la 19an de majo gastos prof. Giorgio Silfer, ekde 18h00
La ŝatataj aŭtoroj parolos pri aktualaj temoj: Markus pri sia lasta verko kaj Silfer pri la historio de “Literatura Mondo”, pri kiu li eseas ĉiunumere en “Literatura Foiro” okaze de la centjariĝo de la revuo de la budapeŝta skolo.
La maja literatura kafejo estus bona okazo por la hungaraj aktivuloj esplori gravan parton de la historio de la enlanda esperanto-komunumo, ĝuste kiam ankaŭ HEA festas sian jubileon.