Maja "Heroldo" duoble pli vasta

HeKo 733 5-B, 26 apr 20

Posedate, eldonate kaj administrate de Kultura Centro Esperantista, la maja numero de “Heroldo de Esperanto” revenis al la tradicia kvarpaĝeco en formato A3. KCE eĉ planas aldoni suplementajn paĝojn okaze de venontaj numeroj, specife dediĉitajn al teritorioj kie mankas landa nformilo: per tio kreskas, kvante kaj kvalite, la servoj el la konsorcio de la Esperanta Civito, unu el la plej grandaj produktaj platformoj de la esperanta popolo.

La numero 2308 inaŭguras la kunlaboron kun “Global Voices”,  per la publikigo de artikoloj pri Kabindo kaj pri Sankt-Peterburgo. Krome du novaj rubrikoj: “Vizaĝlibre” ĉerpas interesan debaton pri la (ne)aliĝindo al UEA/TEJO, dum “Beletro kaj socio”  ĉerpas el debato pri la cenzuro en la Hispanio de Francisco Franco.

La unua paĝo dediĉas la ĉefartikolon al la situacio en Eŭropa Unio, al la jubileo de la naturamika movado (kun artikolo de ĝia prezidanto, Manfred Pils), al la agonio de Akademio Literatura de Esperanto, al la malpermesata Universala Kongreso 2020, al la indiĝenaj lingvoj en konversacio kun Elena Poniatowska, vicprezidanto de PEN Internacia.

Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.