Malago pretus gastigi la trian ARTE

HeKo 637 8-B, 17 mar 17

La Asembleo de Esperanta Naturamikaro decidis inviti al Malago, por oktobro 2018, la trian Artan Renkonton Transnacian en Esperanto. La decidon inspiris propono de c-ano Pedro Carrillo.

ENa subtenos ankaŭ ornitologian semajnon ĉe la Danuba delto, dum printempo 2018.

La naturamikoj aprobis la jarraportojn kaj diskutis pri la situacio en la tegmenta asocio.

Krome, pro elmigro al alia kontinento c-ino Alicia Marfetán estis anstataŭigita de c-ano Claudiu Doda en la Komitato.

La Asembleon fizike partoprenis pli da homoj ol kutime.

(Julio Herrero prezidanto de ENa)

(HeKo 637 8-B, 17 mar 17)
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.