Malfacila jaro por "Amikumu"

HeKo 725 8-A, 7 jan 20

Ne estis facila la pasinta jaro por “Amikumu”, akcia societo kreinta kaj administranta socian reton, kiu provizas la uzantojn per komunika platformo kun la ebleco fizike lokalizi ilin.

Laŭ Richard Delamore, afergvidanto, “ni perdis plurajn dungitojn ĉar ni ne povis pagi ilin laŭ la sama salajro kiel grandaj firmaoj”. Krome, Guglo ŝanĝis la funkciadon de la lokalizo: “tio kaŭzis multajn problemojn, por kies solvo necesis pluraj monatoj”.

La societo taksas sian servon tre populara, multaj “volas progresigi Amikumu, sed finance ne kapablas investi”. Mankus do kaj kapitalo kaj homaj resursoj (volontuloj). Akciuloj eĉ komencas vendi siajn akciojn.

La iniciato estas interesa, sed verŝajne la paŝo pli longas ol la kruro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.