NAKSE en Andaluzio, naturamika gastejo en Svedio

HeKo 891 8-B, 24 okt 25

La Komitato de Esperanta Naturamikaro kunsidis en Malago sub la prezido de c-ano Carlos Spinola, vicprezidanto, kiu laŭstatute anstataŭas la prezidanton ĝis 12 februaro 2026, kiam la Asembleo elektos posteulon de Juan García del Río. Eblos partopreni la Asembleon fizike, per delego aŭ telematike, se frue petite.

Post detala raporto de la sekretario estis decidite organizi la 4an NaturAmikan KulturSemajnon en Malago, 9-13 oktobro 2026. Konsekvence la teamo gajnas novajn andaluzajn “Formiketojn” (interalie prof-ron Spinola) kaj perdas la du katalunajn, al kiuj iras danko pro la ĝisnuna kunlaboro.

La Komitato principe akceptis la proponon de la Skandinava Esperanto-Domo zorgi pri la loĝiga servo, tiel ke ekestos dua naturamika gastejo en la suba alo de la granda konstruo en Lesjoforso. Necesas nur interkonsenti kontrakton kun la proprietulo (Pro Esperanto) kaj submeti ĝin al la Asembleo de ENa por ratifo.

La Komitato ĝojas pro la progresoj en la informado, unuavice tra la nova retejo, danke al diversaj naturamikoj en Belgio, Hispanio, Italio, Svedio, Svislando. Krome ĝojas pro la financa ekvilibro atingita de la societo lastatempe kaj alvokas pli da ENa-delegitoj partopreni en la NFI-kongreso venontjare, kiam oni petos la statuson A.

— ENa-sekretario

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.