Nenia mencio pri esperanto en la Verdula Ĉarto

HeKo 312 8-A, 15 okt 06
Ĝenevo estis dum tri tagoj (13-15 oktobro 2006) la eŭropa ĉefurbo de la politika ekologio. La Eŭropa Verda Partio tie kunigis 228 delegitojn el 31 landoj: ili reprezentis entute 35 partiojn, ĉar en kelkaj landoj estas du movadoj. Partoprenis ankaŭ multaj aktivuloj kaj lokaj interesitoj, entute kelkcento.

La kongreso ne vidis la ĉeeston de grandaj historiaj verduloj (kia Joschka Fischer), escepte de Daniel Cohn-Bendit. Super la debatoj ŝvebis tri gravaj inkognitoj. Unue, la situacio en orienta Eŭropo, kie la verdismo estas tro malforta. Due, la eŭropa skeptikeco de kelkaj partioj (la skandinavaj, la irlanda, la aŭstra), kio interalie klarigas kial kongresi ne en EU-lando, male al aliaj eŭropaj partioj. Trie, la malfacilo adapti sin al rolo de opozicia partio, ekster preskaŭ ĉiu nacia registaro, survoje al la EU-baloto 2009, post jaroj kun ministroj en gravaj registaroj. La kongreso aprobis Ĉarton, kiu sintezas la fundamentan strategion de la verduloj por la venontaj jaroj.

Ĉio disvolviĝis en la angla, la unusola oficiala lingvo de EGP (European Green Party). Estis esperanto-stando (tre videbla, ĉar tre malmultaj standumis entute dum la kongreso), kiu precipe apogis iun dokumenton prezentitan de francaj delegitoj. Tiu dokumento enhavis ideojn pri lingvopolitiko, kaj unu frazon favoran al la uzo de artefarita lingvo (nenia mencio pri la vorto “esperanto”). Eble taktika eraro, ĉar oni devintus proponi ion multe pli koncizan, eĉ nur unu frazon, amende al la Ĉarto mem. Male, ĝi restis nenio pli ol “kontribuo al la diskuto”.

La vero estas, ke influaj verduloj esperantlingvaj ne ekzistas, kaj ke, el finvenkisma vidpunkto (la sola kiun aplikas AVE), okazis nenia rimarkinda progreso.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.