Nia literaturo en la verkistara mondkongreso

HeKo 841 7-B, 23 jul 24

La esperanta literaturo ĉeestos la mondkongreson de PEN Internacia, en Oksfordo 24-27 septembro 2024. En la vespero de la lasta tago (vendredo) nia delegito, d-ro Giorgio Silfer, parolos pri la rolo de Esperanta PEN-Centro kaj PEN ĝenerale, se li estos invitita de Londona Esperanto-Klubo.

Dum la mondkongreso la delegitoj ricevos la broŝuron “Konciza kultura historio de la esperantlingva komunumo” en du lingvoj (franca kaj hispana) kaj la unuan informilon pri la literatura krozado organizota en 2026 fare de la Esperanta PEN.

La kongreso voĉdonos interalie rezolucion pri la nuna interŝemida milito, preparitan fare de la Pac-Komitato en Bledo, aprile 2024. Nia delegito ĵus urĝis la distribuon de tiu dokumento, por ke eblu amendoj ne nur en sesio, kio postulas pli altan kvorumon por akcepto. La prezidanto de la Komitato promesis plenumi lian peton.

La Esperanta PEN subtenas la kandidatecon de s-ino Alix Parodi al la internacia PEN-estraro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.