Nova sidejo en Razgrado

HeKo 302 6-B, 13 jun 06

Sabate, 10 junio 2006 je 16a horo oficiale estis inaugurita la nova sidejo de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” — Razgrado, en ĉeesto de lokaj esperantistoj kaj kvardeko da gastoj el tuta Bulgario. Inter la speciale invititaj estis la Vickonsulo de la Esperanta Civito, Ljubomir Trifonĉovski.

Poste en la salono de la filharmonio okazis koncerto de kantgrupoj funkciantaj ĉe la esperantista kulturdomo, kiu komenciĝis per la Zamenhofa poemo “Ho, mia kor” ”. Estis proklamitaj la rezultoj de la Internacia Literatura Konkurso EKRA-2006, en kiu, per siaj verkoj, partoprenis 26 aŭtoroj el 11 landoj.

La sekvan tagon, 11 junio 2006 en kafejo “Esperanto” partoprenantoj en la EKRA-2006 prezentis siajn verkojn antaŭ multnombra publiko de esperantistoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.