Patrola pokero sur ronda tablo pri literaturo

HeKo 707 9-B, 30 apr 19

Multaj esperantlingvaj intelektuloj anoncis sian ĉeeston okaze de la festo honore al la ora jubileo de “La Patrolo” kaj al la kvindeka jarkolekto de “Literatura Foiro”. La evento disvolviĝos en Bolonjo, 19 majo 2019,kaj artikiĝos en ronda tablo matene kaj celebra bankedo poste.

La rondan tablon, sub la prezido de Ivan Orsini, partoprenos Tazio Carlevaro, Carlo Minnaja, Nicolino Rossi kaj Giorgio Silfer. La kulturpolitikajn konkludojn resumos Perla Martinelli, ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”.

La kvar patrolanoj intervenos pri la sorto de la esperanto-literaturo en Italio. La ĝojo pro la enorma progreso dum la lastaj kvin jardekoj (kompare al la marĝena rolo de la italoj antaŭe) konfrontiĝos kun la perspektivoj de la venontaj jaroj. Aŭskultos internacia publiko, kun ĉeestoj el Francio, Hungario, Japanio, Svislando…

La sidejo de Bolonja Esperanto-Grupo, en strato Avesella 16, ne estas granda: se oni ne antaŭmendis sidlokon, nur kelkaj seĝoj ankoraŭ vakas.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.