Pli kaj pli aktiva la librofako de LF-koop

HeKo 900 8-B, 15 jan 25

Estas presata “Spite kaj sprite”, novelaro de Etel Zavadlav originale verkita en esperanto: ĝi arigas la relative ampleksan produktadon de ĉi tiu aŭtorino, edukita en la kroata en sia naskiĝurbo, sed kun diversfaceta vivo en pluraj eŭropaj landoj; la libron eldonas LF-koop.

Laŭ la prefaco, “En la titolo de la novelaro al spite kaj sprite ni povus aldoni splite. Laŭ sia karaktero kaj origina urbo ŝi povus esti freneza splito vaganta el Split (Spalato), civito de interesaj sed rezignaciaj gvidantoj: de Diokleciano ĝis Ivo Lapenna; loko de venkitoj, sed ne dresitoj. […] Ni bezonas tiajn artistojn kia estas Etel Zavadlav.”

La librofako de LF-koop, gvidata de Perla Martinelli, nun enpaĝigas la esearon de Giorgio Silfer “La socia historio de la esperanta popolo”, pri kiu okazos diskuto ĉi-monate dum la legorondo de Kultura Centro Esperantista en Neŭŝatelo, ĉe la multlingva biblioteko Bibliomonde. La ĵusa esearo de c-ano Silfer enhavas historian panoramon pri la evoluo de la fenomeno Esperanto, vastigante interesajn kontribuojn al nia historiografio, kiel “La raŭma vojo”, kompilitan de Alessio Giordano.

LF-koop kaj la nomoj de c-anoj Giordano kaj Silfer ligiĝas ankaŭ al la nova eldono de “Historio de la esperanta literaturo”, kunaŭtorita de Carlo Minnaja. Reviziado kaj enpaĝigado okupos ankoraŭ multajn monatojn: la libro surmerkatiĝos en 2027. Ĉe la eldonejo nur kelkaj ekzempleroj de la unua eldono (tria represo) estas ankoraŭ disponeblaj por aĉeto kaj eventuala donaco al esperantologoj formataj en malriĉa lando, tra la konsorcia magazeno de la Esperanta Civito

— Kooperativo de Literatura Foiro
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.