Plia ĉapitro en la budapeŝta ekzamenfelietono

HeKo 863 2-B, 2 feb 25

La 28an de januaro 2025 la direktorino de Origó, landa ekzamencentro pri lingvoj, kuplita al la budapeŝta universitato ELTE, renkontis esperantistojn por diskuti pri la daŭreblo de la ekzamenoj pri esperanto. Tuthora intertraktado akuŝis memevidentan rezulton: la ekzamenoj daŭros kiel antaŭe, se estos sufiĉe da aliĝoj, por garantii gajnon al la institucio (profitcela entrepreno kun limigita respondeco). Vera venko de Pirho.

La diplomoj de Origó ne kovras ĉiujn nivelojn de KEFR (same kiel tiuj de UEA, jam sen valoro por la hungara ŝtato), tamen havas altan koston, laŭ la hungara vivnivelo: ĝis 140 (cent kvardek!) eŭroj, en lando kie la minimuma monata salajro ne atingas kvincent (por komparo, en Francio SMIC superas 1.350 monate). La LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito mem postulas kotizojn nur inter 22,50 kaj 90 eŭroj laŭ la gradoj, se oni havas la esperantan civitanecon.

Tial ke ĉe Origó kotizoj gravas pli ol homoj, eble la Universala povus financi kelkdekon da ekzamenotoj, kaj tiel savi la ekzamenon, se entute ĝi estas savinda. Se konsideri ke UEA melkadas monon el Eŭropa Unio, donaci parton en Hungario probable plaĉus al ĉefministro Órban…

(Fajszi Amika Rondo)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.