Precizigo de KCE pri la slipo "Svislando" en uea.org

HeKo 905 1-B, 23 mar 26

La informo pri “Svislando” en la koncerna slipo ĉe uea.org estas stranga: ĝi registras societon kiu ne plu ekzistas (Junularo Esperanta Svislanda), inkluzive de organo delonge ĉesinta; plus societon kiu havas neniun rilaton al UEA (Kultura Centro Esperantista); plus privatan entreprenon de la landa asociestrino; plus neesperantistan sekcion pri ĉiuj planlingvoj posedatan de la Urba Biblioteko (Centre de documentation et d’étude sur la langue internationale).

Se enmeti eĉ kadavron kaj eksterulojn, oni ne komprenas kial ne la lernejon “La Grande Urse” en Ĉaŭdefono, kie esperanto estas instruata al ĉiuj pro influo de la Freinet-metodo, aŭ la svisan ILEI-sekcion, aŭ novan institucion fonditan en la itallingva kantono.

Ĉiukaze KCE ne devus esti en tiu slipo, ankaŭ kongrue al la fakto ke UEA (prave) neniom atentas pri ĝia granda aktiveco, inkluzive de ĝia organo “Heroldo de Esperanto”.

 

— KCE-sekretario
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.