Premieraj prezentoj de la novelaro de c-ino Etel Zavadlav “Spite kaj sprite”, de la dramo de c-ano Giorgio Silfer “La dimanĉa brokantisto”; de novaj kanzonoj dum recitalo de Kajto: tio karakterizis la kvinan tagon de la 15a Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono.
Rimarkinda la rolado de c-ano Giorgio Di Nucci (la sinjoro) kaj de la aŭtoro mem (la brokantisto) en teatraĵo kiu trafis la atenton de la publiko, kreante misteran elanon pri bibliotekoj, okaze de prelego pri la Integrita Sistemo de Esperanto-Bibliotekoj kaj Arkivoj.
Al la recitalo de Kajto malfermis la vojon la premiere prezentita teatraĵo “La dimanĉa brokantisto” kaj la telematika intervjuo al c-ano Nicolino Rossi, la plej grava poeto en la literatura rondo La Patrolo.
Kajto proponis repertuaron influitan de la poemoj de Ewa Grochowska. Jam kvardek jaroj admirinde kunlaboras la muzika paro, kiu signalas sin kiel unu el la plej famaj duoj popmuzikaj en Esperantio.