Prepari afrikajn kadrojn por la esperanta popolo

HeKo 747 5-B, 12 nov 20

Prepari aktivulojn en la intereso de la esperanta popolo: jen la celo de la 7a Afrika Esperantologia Semajno, la unua organizota de Afrika Esperanto-Instituto, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito. La 7a AfrES disvolviĝos en Buĵumburo (baldaŭ eksa ĉefurbo de Burundio) kaj okupos tutan semajnon: la dato ne estas decidita, sed probable temos pri januaro aŭ februaro 2021, kiam c-ano Giorgio Silfer, trejnisto, planas restadi en Afriko.

Dum tiu restado la vickonsulo pri financoj esperas difini ankaŭ la kontrakton pri la Tanganika Esperanto-Domo: ankaŭ ĝi en Buĵumburo, ĝi povos gastigi la inaŭgurotan afrikan legacion de la Esperanta Civito, kaj la tri paktintojn en Burundio, se ili deziros: certe enestos Afrika Esperanto-Instituto. AEI okupiĝos pri lingvoinstruado, formado de esperanto-instruistoj, ekzamena centro laŭ LTSEC ktp, dum la legacio prizorgos publikajn kaj strategiajn rilatojn en la kontinento.

La selektado de partoprenontoj en la 7a AfrES ankoraŭ ne komenciĝis, sed pro la enhavo de la seminario la trejnotoj devus havi kaj la esperantan civitanecon kaj esperanto-diplomon lau LTSEC (aliaj diplomoj ne validas) por partopreni senpage.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.